Rakontu al mi la RADION ...

Elektromagnetismo kaj propagado de la ondoj

Heinrich HERTZ (1857-1894), kiu ne tro sxatis la ingxenierajn studojn decidas cxirkau 1877 plistudi la naturajn sciencojn.

Li studas gvide de Herman von HELMHOLZ, kaj poste instruas kiel profesoro en la Teknika Altlernejo de Karlsruhe (Germanio).

Dek jaroj poste, li konstatas la verecon de la teorio de MAXWELL, kiu kontraue de la teorioj de NEUMANN, WEBER kaj FECHENER (teorioj de potencialoj) introduktas la koncepto de "elektrokampo".

Nelacigeble, li studas la propagadon de la elektromagnetaj ondoj kiuj permesas transporti energion sen konduka fadeno.

oscilatoro de HERTZ Li imagas kaj konstruas oscilatorojn  ("ekscitilojn"), kiuj kapablas produkti altfrekvencajn ondojn.

La aparato konsistas el du grandaj kupraj sferoj (30 cm da diametro) kunigitaj per rekta konduktilo, 3 metroj longa, al du malgrandaj sferoj. Vidu la skemon cxi-apude.

La distanco inter la du sferetoj estas nur de kelkaj milimetroj.

Li kunigas la konduktilon al potenca rumkorfbobeno.

La elektraj sxargoj amasigas sur la du grandaj sferoj gxis sparkoj, inter la du malgrandaj sferoj, malamasigas ilin.

Hertz rimarkas ke la frekvenco de la oscilantaj sparkoj (kelkaj milionoj po sekundo) ne dependas de la frekvenco de la apero de la sparkoj mem (kelkaj miloj po sekundo).

La altfrekvencaj kurentoj "induktas" en sufice malproksima bobeneto (receptilo nomita "agordita resonilo") kurenton kiu kapablas ekigi sparketon je la ekstremoj.

Oni nun povas diri ke la "ekscitilo" kaj la "resonilo" estas praaj modeloj de radiosendiloj kaj riceviloj.

Expérience de HERTZ de 1885 Eksperimento de HERTZ cxirkau la 1885an

© 2000-2007 Pierre Dessapt